Rizoto el pizoj kaj ĉampinjonoj
Pour la traduction n’hésitez à nous demander, on fera de notre mieux !
Ingrediencoj:
- 300 gr da rizo (taŭgas rizo el diketaj grenoj)
- 1 taso da blanka vino
- 6 ĉampinjonoj
- Manpleno da pizoj
- 1 cepo
- 1 litro da legomsupo (eblas unu litro da akvo kun koncentrita legom-kvadrateto)
- Salo
- Nigra pipro (muelita)
Paŝoj:
- Unue tranĉu lamene la ĉampinjonojn, en kaserolo kie vi faros la rizoton aldonu du-tri kulerojn da olivoleo kaj kuiru ilin dum kelkaj minutoj (dum la kuirado aldonu nigran pirpon kaj salon laŭplaĉe) ĝis ili estu kuiritaj. Forigu el la kaserolo kaj konservu por posta aldono.
- Tranĉu fajne la cepon kaj fritu kun iom da oleo sur la kaserolo/pato kaj kiam ĝi estu travidebla aldonu la rizon kaj miksu ĝin bone kun la rizo kaj je mez-alta fajro daŭre movu dum kelkaj minutoj.
- Verŝu la tason da blanka vino sur la rizon kaj konstante movu ĝin ĝis la rizo eksekiĝas. En tiu momento mi aldonas la pizojn kaj la ĉampinjonojn kaj daŭre movas.
- Nun iom post iom verŝu la legomsupon (kiu nepre estu varma!). Faru ĉi paŝon iom post iom. Iom da likvaĵo, bone movu, lasu iom sekigi ĝin kaj denove aldonu likvaĵon ĝis la rizo estu kuirita. Ne lasu ĝin tro seka sed ankaŭ ne tro likva. Kun unu litro da likvaĵo ja sufiĉas
Kutime, en tradicia recepto oni manĝas ĝin kun fromaĝo, se vi tion volas, supre aldonu iom da biergisto, ĝi donos similan guston. Mi ne ŝatas fromaĝon, do, mi ne aldonis
Nun ĝuu kaj bonan apetiton!
et je rajouterai bonan gustumadon !